Bedaŭra okazintaĵo - mortis kaj junulino kaj leono

Hieraŭ (dimanĉe, la 30-an) en la usona subŝtato Nord-Karolino iu junulino antaŭnelonge dungita kiel staĝanto ĉe parko pri sovaĝvivo estis mortigita de leono, kiu eskapinte el la kaĝo kiam la ejo estis purigata, tiam ĝi atakis la 22-jaraĝulinon Alexandra Black.

Citante familianojn kiel fonto, la televidkanalo Sky News klarigis, ke tiu junulino estis ĵus diplimiĝinta ĉe la Universitato de Indiano, kaj ŝi eklaboris en tiu parko (nome Conservators Center) de antaŭ nur du semajnoj.

Laŭ la polico la leono estis mortigita pro tio, ke oni nepre prenu la kadavron de la viktimo, kaj fiaskis diversajn provojn por kvietigi la beston.

Iu respondeculo da la parko kun malĝojo asertis la jenon: "Ni perdis hodiaŭ unu homon kaj unu beston. Hodiaŭ ni perdis ankaŭ iomete da fido je nin mem".