Neglektado de flugkompanio antaŭ enaviadiligo mortigis hundon dum flugo

En Aŭstralio la geedzoj Kristina kaj Neil Maccabee spertis traŭmon, revenante hejmen post Kristnasko. Ili trovis sian buldogon, nome Bruno, mortinta pro tio, ke la flugkompanio estus lasinta la beston dum tempodaŭro da 40 minutoj sub alta temperaturo ĉe asfaltita loko.

Laŭ la retejo Daily Mail, la hundo estis bonstate lasita de la duopo ĉe la koncerna taŭga loko, tamen kiam ili surteriĝis en Sidnejo, tiam ili trovis nur laboristino de la firmao, anstataŭ Bruno.

"Ni venis en la flugstacion por alporti ĝin, kaj la laboristino eĉ estis evitanta rigardi niajn okulojn. La trinkujo estis malplena, kaj ni certas, ke ĝi suferis", tion ili diris.