Lovot estas japana roboto, kies ununura funkcio estas peti kareson

En Japanlando oni jam kreis diversformajn robotojn por diversaj celoj, kaj tiu ja ne estas tia plej utila inter ili. Nomata Lovot, tiu hejmroboto elpensita de Kaname Hayashi estas 45 centimetroj alta kaj havas ununuran celon: esti amata.

Hayashi, intervjue al la retejo Bloomberg asertis, ke Lovot ne estas roboto por helpi je taskaro. "Tiu roboto ne laboros por vi. Verdire ĝi eĉ povos malhelpi vin. Ĉio en ĝi estis agordita por disvolvi amemon", tion li diris.

Tiu roboto posedas pli ol 50 tuŝsentilojn, ĝia pluŝo estas varmigita, kaj ĝi kapablas memori ĝis mil homojn. Estas du modeloj, tiu oranĝkolora nome Ninjin, kaj tiu vedkolora nome Edamame.

La koncerna surmerkatigo okazos venontjare en Japanlando, kontraŭ po 3 mil usonaj dolaroj. Krome estas ĉiumonata servokotizo da USD 90.