Kodumuloj ŝtelis informojn de dizertintoj el Nord-Korelando

En Sud-Korelando kodumuloj efektivigis komputilan atakon per kiu ili ŝtelis informojn de preskaŭ mil dizertintoj el Nord-Korelando, laŭ informis regionan oficejon de iu centro pri rekoloniado, klarigante, ke tiu krimo okazis pasintmonate, tamen ĝi estis malkovrita nur pasintsemajne, kaj tiurilate tiuj trafitaj nordkoreoj estas nun atentigataj.

La ministerio pri unuigo en Sud-Korelando asertis, ke estis ŝtelitaj la informojn pri nomoj, adresoj kaj naskiĝtagoj de 997 dizertintoj kiuj loĝas sudoriente de la lando. La centro pri rekoloniado Hana mastrumas 25 regionajn oficejojn, kiuj helpas homojn transfuĝintajn el Nord-Korelando.

Oni taksas, ke ĉirkaŭ 30 mil nordkoreoj transfuĝis suden - la plimulto pere de Ĉinlando - ekde la fino de la milito en tiu duoninsulo (1953).