Antarkto: unuafoje homo trapasas la kontinenton, piede, sole kaj senhelpe

Hieraŭ (la 26-an) la aventurema usonano Colin O'Brady (33-jaraĝa) finplenumis la trapason de Antarkto, kaj tion li faris sole, piede, sen ajna helpo - li iĝis la unua homo en la historio sukcesinta je tiu tasko.

Li bezonis 54 tagojn por trapasi 1,6 mil kilometrojn, kaj liaj lokiĝoj estis registrataj de tuttera pozicitrova sistemo (angla mallongigo GPS), kiu estis rimarkeblaj sur lia retejo colinobrady.com.

La usona gazeto "The New York Times" priskribis tiun strebadon de O'Brady kiel "unu el la faroj plej elstaraj de la polusa historio", samvalora al tiu "kurado por konkero de la Suda Poluso", fare de la norvego Roald Amundsen kaj de la brito Robert Falcon Scott en 1911.

En 2016, iu oficiro de la brita armeo nome Henry Worsley provis fari la samon, sed vane, ĉar li mortis strebante plenumi - sen helpo - la taskon.