NASA faris teston kadre de nova sistemo por ĵeti raketojn

Por ĵeti raketon al spaco oni bezonas multe da energio, kaj baldaŭ ankaŭ multe da ... akvo. La 18-an ĉi-monate la usona kosmagentejo NASA sukcese testis novan projekton, kiu estas strange nomata: "superakva sistemo por protektado de premego el flamigo kaj forigo de sonado".

En tiu provo, je tempodaŭro de nur unu minuto la sistemo ĵetis potencan ŝprucon kun 1,7 milionoj de litroj da akvo, kiu atingis altecon da 30 metroj.

La rapida superakvado okazis en Kosmocentro Kennedy, ankaŭ nomatas kosmodromo Cape Canaveral, en orienta marbordo de Florido, Usono, kadre de pretigo de la nova sistemo de spaca lanĉo (angla mallongigo SLS), kiu NASA planas komenci en 2020.

Jen filmeto.