"Eterna Flamo de Demokratio" denove brilas ĉe "Placo de Tri Potencoj"

Iu simbolo pri libereco kaj demokratio denove rigardeblas ĉe la pejzaĵo de "Placo de Tri Potencoj", en la koro de Braziljo, la regurbo de Brazilo. Vespere lastlunde (la 22-an), post dujara paŭzo, tiu nomata "Eterna Flamo de Demokratio" reaperis ĉe la brulejo de la monumento "Patrolanda Panteono".

Tiu brulejo komencis en 1986, kaj en 2016 ĝi estis ĉesigita pro gaseskapo, kaj la riparo de la koncerna provizsistemo, kiu iĝis subtera, kostis 149,7 mil realojn.

"Panteono de Patrolando kaj de Libereco Tancredo Neves" estas verko de Oscar Niemeyer (1907-2012) - tiu fama brazila arĥitekturisto, kiu disegnis la plej famajn konstruaĵojn de la urbo.

Pri tiu monumento en Vikipedio: portugallingva artikolo