Ŝtonigitajn ĉevalojn oni trovis ĉe antikva stalo en Itallando

Dimanĉe (la 23-an) Massimo Osanna, la estro de la parko pri antikvoscienco de Pompejo asertis al la novaĵagenteio ANSA, ke antikvosciencistoj elterigis ŝtonigitajn restaĵojn de ĉevaloj kaj seloj el stalo de antikva vilaĝo de Pompejo, Itallando. Tiu vilĝo estis propraĵo de iu altranga milistoficiro dum tiu tempo de la romianoj.

Laŭ Osanna en tiu tempo tiuj ĉevaloj estis mortigitaj de vulkanaj cindroj aŭ vaporoj kaŭzitaj de vulkana erupcio de la monto Vezuvio. La terasoj en tiu vilaĝo havis vidaĵojn de la golfo de Napolo kaj la insulo Capri.

Pompejo estis unu el la tri urboj de Antikva Romio en la Golfo de Napolo en la imperiestra provinco Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, Itallando), kiujn la 24-an de aŭgusto 79 detruis erupcio de la vulkano Vezuvio.