Porsche kaj BMW ekfunkciigas tro rapidajn ŝargilojn por elektraj aŭtomobiloj

La aŭtomobilaj firmaoj Porsche kaj BMW konstruis stacion pri rapidegaj ŝargiloj KK (kontinua kurento elektrika) por elektraj aŭtomobiloj en la urbo Jettingen-Scheppach, ĉe suda Germanlando. Tiaj aparatoj kapablas reŝargi pilarojn je povumo da 450 kW (kilovatoj), kaj tio signifas, ke ili estas trioble ĝis naŭoble pli rapidaj ol tiuj ĝis nun ekzistantaj.

Kadre de la faritaj testoj, tiuj firmaoj sukcesis, mezume, sufiĉan ŝargon por 100-kilometra veturado post nur 3 minutoj. La modelo de Porsche por la testo, kun pilaro 90 kWh, estis ŝargita laŭ rapido da pli ol 400 kW, kaj tiu de BMW, kun pilaro 57 kWh, atingis 80% de la tuta kapacito post 15 minutoj.

Tiu nova stacio por rapidega reŝargo nuntempe funkcias senpage al la uzantoj.