Jen impresa bildo pri neĝo sur kratero de la Ruĝa Planedo, laŭ foto fare de la eŭropa kosmagentejo

Laŭ Vikipedio: Marso estas la kvara planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro ĝia ruĝa aspekto, pro granda iomo da fera oksido en ĝia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero. [...]

La supran bildon kaptis la ekspedicio "Mars Express", de EKA (Eŭropa Kosma Agentejo), ĉe la norda poluso de Marso, kaj ĝi montras la krateron nomata Korolev, kiu diametras 82 kilometrojn, kaj estas kovrata per dika glaciaĵtavolo da 1,8 kilometroj.

Tiu kratero oni nomis tiel omaĝe al la inĝeniero pri raketoj kaj desegnisto de kosmoŝipoj Sergei Korolev, kiu estis arĥitekturisto de la kosma programo de Sovetunio. Li kunlaboris kadre de la unuaj kosmovojaĝoj al Luno, Marso kaj Venuso, krom la programo Sputnik, kiu lanĉis la unuan homfaritan sateliton de la mondo.