Makedonlando iĝas Nord-Makedonlando

Lastvendrede, la 19-an de la 10-a monato, la makedona parlamento aprobis peton de la registaro por modifi la konstitucion, ebligante, ke la landnomo ŝanĝu al Nord-Makedonlando.

Tiamaniere la registaro rajtas fari leĝproponon por konfirmi akordon kun Greklando - la 7-an de la 6-a monato 2018, la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Greklando (Nikos Kotzias) kaj Makedonlando (Nikola Dimitrov) kune subskribis historian interŝtatan interkonsenton, kiu finigas dulandan 27-jaran konflikton pri la nomo de la eksa jugoslava respubliko, kiu de nun eknomiĝas Nord-Makedonlando.

Tiu interkonsento ankaŭ estu konfirmenda de la greka parlamento kaj trapasi popolkonsulton en Makedonlando. Pro ĝi Greklando ne plu baros la eniron de Makedonlando en Eŭropa Unuiĝo, kaj NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo).

Pri tiu lando, jen artikolo en Vikipedio.