Leterkolombo estis vendita kontraŭ 1,25 milionoj da eŭroj

Lastdimanĉe (la 17-an) iu leterkolombo trejnita en Belgolando estis aĉetita kadre de reta konkurvendo kontraŭ 1,25 milionoj da eŭroj, iĝante historie la plej multekosta tiaspeca birdo, laŭ anoncis la faka retejo Pigeon Paradise (Pipa).

Entute la prezo de venda estis EUR 1.252.000, informis Pipa, kiu ne malkaŝis la nomon de la aĉetinto. Tamen belga novaĵagentejo raportis, ke li estas ĉina civitano, "kiu certe uzos la birdon je reproduktado, por aperigi novajn ĉampionojn".

Tiu kolombo, nomata Armando, estis bredita de la firmao de Joel Verschoot, kiu estas inter tiaj plej famaj en Belgolando.

De kelkaj jaroj plialtiĝis la ĉina intereso pri leterkolomboj, kaj tio plialltigis la prezojn de tiaj "ĉampionoj". Por iĝi ĉampiono la birdo nepre trafu, antaŭ la aliaj konkurantoj, la komencan lokon de konkurso (malproksime je centoj da kilometroj).

Laŭ Pipa ĝis tiam la plej multekosta leterkolombo estis "New Bliksem", kiu estis rete vendita pasintjare je la 11-a monato kontraŭ 376 mil eŭroj.