Enkonduko de flugrobotoj en projektoj de rearbarigo

Flugroboto alportanta inteligentajn semojn estis uzada de la hispana entreprenisto Juan Carlos Sesma por rapide kaj efike helpi je rearbarigoj antaŭ tiom da senarbarigo.

Je la tempodaŭro da kvin horoj lia flugaparato estis kapablanta semi 100 mil arbojn sur areo da 1.200 hektaroj ĉe parko de la urbo Gvadalaharo, en la centro de Hispanlando.

Juan Carlos Sesma uzas elektaron de "inteligentaj semoj", kiuj estas enmetitaj en diseriĝeblaj piloloj enhavanta ĉiujn bezonaĵojn al la unua kresketapo, kiu estas tia plej kriza, tamen kun sukceso je 80% tiamaniere.

Granda informbazo subtenas ĉiujn fazojn de rearbarigprojekto: analizado kun uzo de algoritmoj celante, ke la refarota ekosistemo estu plejebla ampleksa, harmonia kaj daŭripova.

"Antaŭ ni estas efika metodo por estigo de ekosistemoj, per amasproduktado, kvazaŭ fabriko de aŭtomobiloj", tion diras Sesma.