Ekfirmao kreis roboton por parkadi aŭtomobilojn ĉe flughavenoj

Ĉi-semajne en Francolando la ekfirmao Stanley Robotics ekfunkciigis "memstaran parkadejon" ĉe la flughaveno Lyon-Saint-Exupéry, de la urbo Liono. Praktike la uzanto lasas sian aŭton en areo ĉe la enirejo, kaj tie konfirmas la pagon per telefonaparato kiel skanilo interaganta kun komputila finaparato.

Ĉe tiu sama komputila finaparato eblas konsulti la fluginformojn. Post konfirmo de la rezervo iu robota manovristo alportas la aŭton ĝis koncerna loko kaj parkadas ĝin tie. Estas ligiteco inter la servo kaj la fluginformoj de la kliento, kies reveno jam estos prizorgata de la roboto, kiu realportos la aŭtomobilon al la komenca loko.

Je tiu flughaveno estas komence tiusisteme 500 parkadlokoj, kaj oni planas plialtigon al ĝis 6 mil. Rezervo da semajna parkado tie kostas 52,20 eŭrojn. Jen koncerna filmeto: LIGILO.