'Donald' kaj aliaj 24 malbonaj pasvortoj ĉe interreto

Laŭ oni ja estis atendanta, la kombinaĵo "123456" okupas la unuan pozicion en la ci-jara listo pri tiaj 25 plej malbonaj pasvortoj uzataj por aliri retajn servojn. Rimarkinde, ke en tiu aro unuafoje aperis tiu "donald", alude al la usona prezidanto Donald Trump.

Tiun liston faris la firmao SplashData, surbaze de kvin milionoj da pasvortoj, kiuj estis iamaniere malkovritaj de kodumuloj. Laŭ tiu firmao, kiu liveras solvojn por mastrumado de pasvortoj, ĉirkaŭ 10% de la interretuzantoj tutmonde uzas iun aĉan kombinaĵon el tiu listo.

1) 123456

2) password

3) 123456789

4) 12345678

5) 12345

6) 111111

7) 1234567

8) sunshine

9) qwerty

10) iloveyou

11) princess

12) admin

13) welcome

14) 666666

15) abc123

16) football

17) 123123

18) monkey

19) 654321

20) !@#$%^&*

21) charlie

22) aa123456

23) donald

24) password1

25) qwerty123