Filmeto - Amerika blato kontraŭ smeralda vespo

"Ampulex compressa" estas tipo de smeralda (verdkolora) vespo, kies ino de tiu speco estas konata pro tio, ke ĝi uzas blatojn kiel gastigantojn de siaj idoj. Ĝi trafe pikas la cerbojn de la blatoj, kiuj iĝas senmova pro la injektita veneno, kaj post ĝi forigas iliajn "antenojn", suĉas parton de iliaj hemolinfoj (ia sango) igante ilin kvazaŭ mortinto-vivanto, por fine deponi siajn ovojn ene de la abdomenoj, kie post la larvoj sin nutros per la organoj de la blatoj.

Nova esploro aperinta ĉe la scienca gazeto "Brain, Behavior and Evolution", kun la titolo "Kiel ne iĝi mortinto-vivanto" montras, ke la amerika blato (periplaneta americana) uzas siajn krurojn kiel armiloj por sindefendi de la atakoj de la vespoj.

Tiun studon faris Ken Catania, de la Universitato Vanderbilt, Naŝvilo, subŝtato Tenesio, en Usono.

Jen koncerna filmeto.