Vatikano anoncis atletisman teamon, kiu inkluzivas pastrojn kaj monaĥinojn

Ĵaŭde (la 10-an) Vatikano prezentis sian unuan sportan teamon agnoskata de la Itala Olimpika Komitato (itale "Comitato Olimpico Nazionale Italiano, CONI"). Tiu iniciato estiĝas kadre de klopodo por antaŭenigo de sporto kiel ilo favora al dialogo, paco kaj solidareco.

Membriĝas en "Athletica Vaticana" pastroj, monaĥinoj, gazetistoj, profesoroj, ĝardenistoj, apotekistoj, laboristoj de la vatikanaj muzeoj, svisaj gardistoj kaj eĉ 62-jaraĝa instruisto, kiu deĵoras ĉe la apostola biblioteko. Kontraste al tiu plej aĝa membro estas iu 19-jaraĝa junulino, svisa gardisto, tia plej juna. Ili jam pretiĝas por partopreni la unuan konkurson, la 10-kilometra "Kurado de Sankta Mikaelo" okazonta venontdimanĉe (la 20-an) en la ĉirkaŭaĵo de la Olimpika Stadiono de Romo.

Estras la teamon Monsinjoro Melchor Jose Sanchez de Toca y Alameda, kaj inter tiaj honoraj membroj estas du islamanaj junuloj, kiuj estas migrantoj petantaj politikan azilon: Jallow Buba (20-jaraĝa el Gambio) kaj Anszou Cissè (19-jaraĝa el Senegalo).

En la teamo membriĝas ankaŭ atletoj kun malavantaĝo.