Toyota kaj la japana kosmagentejo disvolvos veturilon por funkciado en Luno

Hieraŭ (marde, la 12-an) la aŭtomobila firmao Toyota, kaj la kosmagentejo de Japanlando asertis, ke ili interkonsentis pri kunlaborado je disvolvado de luna veturilo elektra, enhavanta 2-4 veturilanojn, funkcianta per teĥnikaro pri energifonta ĉelo de hidrogeno.

Malgraŭ tio, ke Japanlando ne planas konstrui raketon kapablanta alporti homojn al spaco, tiu luna esplorveturilo povos multe utili je plurlanda programo pri kosmosondiloj estontece - tion informis Japana Aerokosmo Esplorado Agentejo (JAXA).

Kadre de diskutforumo okazinta en Tokio, la vicprezidanto de JAXA, Koichi Wakata asertis, ke la veturilo "estos grava ero por la lunesplorado fare de la homaro, okazonta en la 2030-aj jaroj. Ni celas ekfunkciigi ĝin en 2029".

Toyota kaj Honda estas fabrikantoj kiuj jam surmerkatigas elektrajn aŭtomobilojn moviĝantaj per hidrogeno en Japanlando.