En Parizo loĝantoj de fama strato volas ties kontroladon por evitado de turistoj

La loĝantoj de la strato Cremieux - ĝi iĝis vidindaĵo en Parizo pro ĝia multkolora domaro, floroj ĉe fenestroj kaj vojo pavimita per naturaj ŝtonaĵoj - estas suferantaj pro invado de fotantaj turistoj allogataj de la sukcesa beleco de tiu loko.

Per petskribo al la urba konsilantaro, la loĝantoj de tiu strato de la kvartalo Quinze-Vingts (12-a subdistrikto de Parizo) petas, ke la eniro tien estu limigata dum difinitaj periodoj, krom instalo de pordego por bari eliradon je la pinthoroj - kiel vespere, semajnfine, sunsubire kaj sunleviĝe.

Tiun straton oni konsideras kiel la plej sukcesa ĉe Instagramo, ĉar ĝi allogas influistojn serĉantaj perfektajn bildojn por afiŝi sur tiu socia retejo.

"Infero ekestis! Tra la semajno la afero neelteneblas, kaj semajnfine ĉetable oni spertadas 200 homojn sub niaj fenestroj, fotante, filmante, kaj estas repistoj efektivigante 2-horan filmadon", tion asertis la vicprezidanto de la asocio de loĝantoj al la gazeto LeParisien.

Se la urba konsilantaro jesi la peton, tiu ĉarma loko proksime de Paris-Gare de Lyon (unu el la sep grandaj stacidomoj la urbo) povos iĝi la unua strato fermita "pro Instagramo".