Observi paŝadmanierojn sufiĉas por Ĉinlando identigi siajn civitanojn

Post efektivigo de sistemo por taksadi ĉu la loĝantoj estas bonaj civitanoj, la grandega azia lando faras novan paŝon uzante novajn teĥnikarojn posedantaj homfaritan inteligentecon, kiuj tiukaze utilos je viglado. La ĉina registaro jam kapablas identigi siajn civitanojn nur rigardante ties piedirajn manierojn.

Temas pri komputila programaro, kiuj konsiderante nur la korpformojn kaj paŝadmanierojn de la homoj sukcesas identigi ilin eĉ tiam, kiam iliaj vizaĝoj ne estas videblaj de la filmiloj - Ĉinlando posedas la plej grandan aron da filmiloj tutmonde, kun pli ol 170 milionoj da unuoj.

Tiu sistemo estos uzata en la urboj Pekino kaj Ŝanhajo - kune kun alia pri vizaĝrekono - por identigi homojn ĉe popolamaso kaj aresti krimulojn. Laŭ la novaĵagenteio AP la lando disvolvas ankaŭ tutlandan sistemon por integriĝo de ĉiuj informoj originitaj de la filmilaro de viglado.

Tiun sistemon disvolvis la ekfirmao Watrix.