CES, tia profesia foiro, nuligis iun premion aljuĝita al vibrilo elpensita de virinoj

Ĉiujare je la 1-a monato en la usona urbo Las-Vegaso, subŝtato Nevado, okazas tia profesia plurlanda foiro nome CES (angla mallongigo por "Consumer Electronics Show"), kiu estas la plejgranda tutmonde koncerne al prezento de teĥnikaro. Ĝi estas fermata al la publiko, kaj ĉi-foje inter la rilataĵoj allogantaj atentojn en tiu evento estas la nuligo de iu premio aljuĝita al vibrilo elpensita de virinoj.

La vibrilo nomata "Osé" - elpensita kaj produktata de la ekfirmao de virinoj nomata "Lora DiCarlo" - je la 10-a monato 2018 gajnis ian kategorian premion de Consumer Technology Association CTA, kiu prizorgas la foiron CES, tamen post monato neatendite ili informis pri la nuligo de tiu premio, kaj tio malebligis la partoprenon de la ekfirmao en la nun okazanta CES-2019. Tion raportis per publika letero lastmarde (la 8-an) Lora Haddock, la prezidanto kaj fondinto de la ekfirmao.

Laŭ la entreprenistino CTA unue pravigis la nuligon per supoza "malmorala produkto" kaj post ŝanĝis la pravigon al "malprava aprobo de tiu konkursaĵo, ĉar vere ĝi ne kongruas al iu ajn kategorio". Haddock citante, ke CES jam permesis "enblovigajn pupojn" pasintjare kaj estas firmao pri pornografia per virtuala realeco, inter aliaj tiaj produktoj diras, ke "CTA ja havas glatan sintenon koncerne al vira sekseco, kaj ŝajne estas ia minaco pri "Osé", kiu estas produkto kreita por enpovigi virinojn".