Antaŭ 50 jaroj okazis la unua flugo de tiu aviadilo, kiu "malgrandigis la terglobon"

Laŭ Vikipedio, tiu "Boeing 747", ankaŭ nomata "Jumbo Jet" (Elefanta Reagaviadilo) kaj "Queen of the Skies" (Reĝino de la Ĉieloj), estas pasaĝeraviadilo fabrikata de la usona kompanio Boeing. Ĝi estas la plej rekonata pasaĝeraviadilo en la mondo.

Je la 9-a de la 2-a monato 1969 unuafoje la Boeing 747 deteriĝis el la fabriko en la urbo Evereto (subŝtato Vaŝingtonio, nordokcidenta Usono). La ejo de tiu fabriko de Boeing konsistas el la plej granda konstruaĵo de la mondo laŭ volumeno (13 milionoj da kubmetroj), kaj ĝi estis starigita ĝuste por gastigi la konstruadon de grandegaĵo tia, kia estas la Boeing 747.

Tiu larĝkorpa aviadilo, angle "Wide-body aircraft" (temas pri pasaĝeraviadilo, kiu havas du pasaĝerirejojn meze de la sidlokoj) anstataŭigis tiun Boeing 707, kun enhavebleco plialtigita je 250%.