Akuŝo de virino en "kreskaĵa stato" estigas policenketon pro supoza seksperforto

De pli ol dek jaroj, en la usona urbo Fenikso (subŝtato Arizono), iu kliniko de la organizaĵo "Hacienda HealthCare" flegadas virinon, kiu estis trafita de drono kaj pro tio ŝi restas en "kreskaĵa stato" loĝanta en tiu kliniko, kaj malgraŭ tio la 29-an de la 12-a monato 2018 ŝi naskis infanon.

"Ĝis tiam, kiam ŝi estis akuŝanta, la laboristoj de la kliniko ne estis scianta, ke ŝi estis graveda", tiom diris familiano al la gazeto Fox. "Rimarkante, ke ŝi estis ĝemanta, ili ne estis trovanta la kialon". Iu flegistino helpis je la akuŝo kaj la infano bonfartas.

Post tia ĝena okazintaĵo, Hacienda HealthCare ŝanĝis siajn regulojn pri sekureco, kaj ekde tiam la taskoj farotaj de vira laboristo ĉe inaj pacientoj nepre okazu kun ĉeesto de ina laboristo de la teamo.

La afero nun estas pritaktata de la aŭtoritatoj, kadre de la departamento de sano de Arizono kaj polico.