Nova rekordo: 278-kilograma tinuso estis vendita kontraŭ 3,1 milionoj da usonaj dolaroj

Kadre de la ĉi-jara unua konkurvendo ĉe la nova fiŝbazarego Toyosu en Tokio, hieraŭ (sabate, la 5-an) oni superis la antaŭan rekordan prezon (USD 1,16 milionoj en 2013) pagitan por iu blua tinuso.

Kiyoshi Kimura, kiu estas proprulo de la reto pri restoracioj nome Sushi Zanmai, pagis 333,6 milionojn da enoj (tio estas 3,1 milionoj da usonaj dolaroj) por tiu 278-kilograma fiŝo, kiu estis kaptita ĉe marbordo de la provinco Aomori, norde de Japanlando.

"Tiu tinuso apektas ege bongusta kaj freŝa, tamen mi pensas, ke mi multon pagis por ĝi", tion asertis Kimura al la gazetistoj ekster la bazaro.