Dorlotbestoj - de nun la laŭleĝa komerco de hundoj kaj katoj koncernas nur tiuj forlasitaj aŭ liveritaj de bestoprotektejoj

Kalifornio iĝis la unua usona subŝtato kiu malpermesis la vendadon de hundoj, katoj kaj kunikloj en vendejoj de dorlotbestoj - escepto de tiuj bestoj forlasitaj aŭ liveritaj de bestoprotektejoj.

Tiu leĝo, kiu estis tre laŭdata de la organizaĵoj pri bestoprotektado, estis subskribita de la subŝtatestro la 12-an de la 10-a monato 2018 kun ekvalido ĉi-jare.

Tiu leĝpropono celas bari la tiel nomatan "fabriko de hundidoj" (adaptaĵo el la angla esprimo "puppy farming"), ĉar en Usono estas ĉirkaŭ du milionoj da aĉetitaj hundidoj produktitaj tiamaniere, dum ĉirkaŭ sama kvanto da hundoj forlasitaj estas en bestoprotektejoj, kaj ili plejofte spertas eŭtanazion pro manko da interesatoj.