Polico enketas pri vetkuro de karioloj sur aŭtovojo

Kariolo estas malpeza ĉaro, tirata de ĉevaloj, por transporto de homoj. Komence de la pasinta monato karioloj estis rimarkitaj partoprenante vetkuron de karioloj sur la aŭtovojo "Raposo Tavares" en la urbo Majrinko, subŝtato San-Paulo (Brazilo).

La polico informas, ke laŭ raporto fare de fakuloj, la karioloj atingis mezume 50 kilometrojn/hore dum la kurado. La policestro Fernanda Ueda - kiu estigis enketon pri la konduto de la partoprenintoj - informis, ke la faka raporto pri la afero estis pretigita surbaze de filmetoj afiŝitaj en sociaj retejoj, fare de homoj tiam verutantaj per aŭtomobiloj en tiu aŭtovojo.

Okaze de kondamno la koncernaj punoj povos atingi entute tri jaroj da malliberigo, laŭ la efektivigitaj krimoj.

Bildoj montras falantan ĉevalon tiam. Jen koncerna filmeto.