Tiaj inteligentaj valizoj, kiu eĉ kapablas transporti siajn posedantojn, povas esti rifuzataj je ekspedo per aviadilo

Multe pli ol enhavi aĵojn, tiaj "inteligentaj valizoj", utilas je diversaj aferoj: reŝargi pilojn de elektronaj aparatoj, sinpesi (pesi la valizo mem), ŝlosi per seruro regata de poŝtelefono, alarmi okaze de malfermo, ili havas loktrovan sistemon kaj eĉ kapablas transporti sian posedanton.

Ekzemple estas tia, fare de la firmao "Modobag", iu modelo vendata en Usono kontraŭ 1.495 usonaj dolaroj, kaj ĝi kapablas transporti ĝis 118-kilograman homon sidiĝanta sur ĝi tra ĝis 9,6 kilometroj per rapido da ĉirkaŭ 13 kilometroj/hore.

Tamen pro tio, ke la litiaj baterioj de tiaj valizoj alportas riskon pri brulo, la plurlanda aertransporta asocio (angla mallongigo IATA) malpermesas al siaj 275 flugkompaniaj membroj transporti ilin ĉe la ŝarĝejoj de la aviadiloj, ekde la 15-a de la 1-a monato 2018.

Tiurilate la afero vojaĝflugo glatu nur al la pasaĝeroj kun tiaj valizoj kies piloj estas tiaj removeblaj, kiuj nepre restu ĉe la pasaĝero dum la flugado.