Dudek mil arĉoj de violono estis arestitaj de IBAMA

Hieraŭ (ĵaŭde, la 1-an de la 11-a monato) pli ol 20 mil arĉoj de violono fabrikitaj el lignoj de specoj minacataj je formorto estis arestitaj de la brazila instituto pri medio, nome IBAMA (portugallingva mallongigo de "Instituto Brasileiro do Meio Ambiente e dos Recursos Naturais Renováveis").

Tiu agado ricevis la nomon “Dó, Ré, Mi”, kaj ĝi estis efektivigita en la subŝtatoj Espirito-Santo, Minas-Ĵerajso kaj San-Paŭlo. Dekdu monpunoj estis aljuĝitaj - entute 9,7 milionoj da realoj - kontraŭ unu segejo kaj naŭ firmaoj, kiuj nekonforme al la reguloj eksportas la materialon.

La agentoj de IBAMA konstatis, ke partoj de la muzikiloj estis faritaj el la lignoj "Jacarandá da Bahia" kaj "Pau Brasil", kiuj estas specoj protektataj de CITES (angla mallongigo pri "Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora"), kiu estas subskribita de Brazilo en 1975.

Pri farado de violonarĉo: portugallingva filmeto.