Nordkorea tribunalo rajtigas konsciencecan kontraŭdiron al militservo

Konscienceca kontraŭdiro estas individua sinteno de rifuzo por realigi iajn agojn, kiam ĉitiuj postulitaj de aŭtoritato estas konsiderataj en kontraŭdiro kun intimaj konvinkojn (laŭ propra morala konscienco) de karaktero religia, filozofia aŭ sentema.

Ĉi-ĵaŭde (la 1-an de la 11-a monato) la supera tribunalo de Sud-Korelando decidis, ke religiaj konvinkoj konsistas en validaj kialoj por rifuzi la devigan militservadon, kaj tiu juĝa sentenco nuligas tiun antaŭan de 2004, fare de la sama supera tribunalo.

En tiu lando la junaj viroj (18/35-jaraĝaj) nepre plenumu dujaran militservadon, kies malobservo ordinare pravigas ne malpli ol 18 monatojn da malliberigo. Ekde 1950 estis arestitaj preskaŭ 19 mil konsciencecajn kontraŭdirulojn.