Masaĉuseco iĝis la unua usona subŝtato malpermesanta la aromigitajn tabakojn

La 28-an ĉi-monate la subŝtatestro Charlie Baker (Respublikana Partio) oficiale eldonis leĝon, kiu igis Masaĉusecon la unua usona subŝtato amplekse malpermesanta la tabakon kaj la produktojn de nikotinvaporoj aromigitaj – tio koncernas ankaŭ cigaredojn, kies tabako ricevis mentolon kiel aldonaĵo, tamem tiurilate la malpermeso ekvalidos la 1-an de la 6-a monato 2020.


En la lastaj monatoj diversaj usonaj subŝtatoj eldonis regularojn celante redukti la konsumadon de aromigitaj tabakoj por junuloj, kaj kontraŭbatali la rilatantan ondon de malsanoj kaj mortoj. La subŝtato Nov-Jorko, ekzemple, difinis minimuman aĝon (21 jaroj) por la rajto aĉeti tabakon, per leĝo ekvalidinta la 13-an ĉi-monate.


“Ni estas estas faranta fortajn agojn celante garantii, ke jardekoj da progreso konkeritaj per batalado kontraŭ la dependeco de tabako ne perdiĝu, pro la uzo de elektronikaj cigaredoj fare de la pli junaj novjorkanoj”, tion informis la subŝtatestro Andrew Cuomo per komunikaĵo, kaj klarigis ankaŭ, ke por eviti la vendadon de tiuj produktoj al tiuj aĝantaj malpli ol 21 jaroj, kaj policistoj kaj laboristoj de la sana departamento, civile vestitaj, loke kontrolos la aferon. Kiu malobei tiun leĝon, tiu trafiĝu de punoj civilaj kaj krimaj.