Ĉu homo estas racia besto?

Ĉu homo estas racia besto?
Por instigi psikologojn, antropologojn, neŭrosciencistojn kaj aliajn esploristojn pri homa naturo.

La anasoj, kaj aliaj birdoj de la familio Anatidae, bazitaj sur genetike determinitaj neŭralaj strukturoj nomataj “gravuraĵo” (originala Angla termino: “Imprinting“), registras (gravuras) kiel siaj gepatroj aŭ familianoj la unuajn objektojn moviĝantajn en la momento de sia naskiĝo.

Tion observis studoj priskribitaj en 1935 de Konrad Lorenz, Nobel-premiito en 1973, unu el la fondintoj de “Etologio” (la scienco kiu studas la besta konduto).

Post kiam la gravuraĵo estas presita en la cerbo de la birdo, ĝi restas por la tuta vivo, eĉ se tio estas tute nenatura, kiel anasoj, kiu naskiĝas en kovilo, sekvas homojn kiel siajn gepatrojn.

Nuntempe, interese, oni povas observi similajn primitivajn instinktivajn trajtojn ankaŭ en homoj. Kombinaĵo de ĉi tiu instinkto kun nia cerba prilaborado provokas la fortajn kulturajn kutimojn kaj tendencojn, kiel futbalaj fanoj aŭ religia sindonemo gravuritaj ekde infanaĝo.

Multfoje, la gravuraĵo, en homoj, povas instali en aliaj maltrankvilaj tempoj dum la vivo, kaŭzante translokiĝon de nedecida nivelo al difinita nova stato, kiu sentigas onin ĝusta kaj fervora rekomendanto pri tio, kion oni nun kredas (nova gravuraĵo), kaj rezistante al aliaj opcioj. Malkontento, ribelo, mensa perturbo, identeca krizo aŭ nesata dubo, povas kaŭzi homon fali en kaptilon de rezonado, kiu kondukas ilin, kiel anasoj, sekvi ideo, pseŭdo-scio, kredo, ideologio, politika partianeco, futbala teamo, antaŭjuĝo, ktp. sendepende ĉu ili estas analfabetaj aŭ kleraj, okcidentaj aŭ orientaj, blankaj aŭ nigraj, aŭ havas malaltan aŭ altan Inteligentan Kvocienton.

Obeante ĉi tiujn praajn instinktajn regulojn, ni trovas la afinecojn kaj konfliktojn inter kristanoj kaj islamanoj, maldekstruloj kaj dekstruloj, defendantoj de faŝismo, rasistoj, politikaj subtenantoj, ktp. kvankam iuj eble pravas, sed ne pro konscienco aŭ scio, sed pro, hazarde, ili ricevis kaj kredas je gravuraĵo pri prava ideo.

Do, ni povas diri, ke la homo, ĝenerale, ne estas tiel racia besto kiel ĝi nomas sin.

La homo estos racia besto nur kiam ĝi konscios, ke la rezulto de ĝia rezonado ne ricevas influon de iun ajn gravuraĵon presitan sur lia cerbo iam dum sia vivo.