Loterio proponas pentraĵon de Pikaso kiel premio kontraŭ veto da 100 eŭroj

La pentraĵo “Mortinta Naturo”, kiu estas verko de la hispana artisto Pablo Pikaso kaj valoras unu milionon da eŭroj, estas la premio promesita de tutmonda homama loterio aranĝata en Francolando, celante enspezi 20 milionojn da eŭroj por finance helpi la agadon de la NRO Care, kiu antaŭenigas la aliron al trinkakvon en Afriko.

Tiu pentraĵo, kiu estis farita en 1921, estas desegna kunmetaĵo pri eltranĉaĵo de gazeto kaj glaso da absinttrinkaĵo. Ĝi estas ekzemplo de la tempo en kiu Pikaso estis “sintezanta la frakciojn de la movadoj realisma kaj kubisma”, tion klarigas Laurent Le Bon, kiu estas la estro de la Muzeo Pikaso de Parizo, kie la verko estas nuntempe ekspoziciata.

Tiu ne estas la unua fojo, ke tia evento uzas iun verkon de la kubisma majstro kiel ĉefpremio. En 2013 tiuj samaj aranĝantoj enspezis 5 milionojn da eŭroj por rekonstruado de la libana urbo Tiro. Tiam usonano gajnis la pentraĵon.

Kiu interesiĝas provi gajni tiun pikasan verkon kontraŭ 100 eŭroj, tiu aĉetu unu bileton el tiuj 200 mil vendataj sur la retejo “1picasso100euros.com”. La pentraĵo estos posedata de la nova proprulo ekde la 6-an de la 1-a monato 2020.