Sciencistoj malkovris 142 surgrundajn bildojn en Nazca

La Nazk-ebenaĵo, en suda parto de Peruo estis kaj estas fonto de malkovroj por arĥeologoj el la tuta mondo. Tie la dezerto gastigas ĉirkaŭ 300 bildojn de antaŭkolumba epoko, gravuritaj ĉe la sablo. Pro sia grando (de kvarmetroj ĝis centmetroj) la figuroj ne estas rimarkeblaj surtere, sed el supraĵoj.
Nazca-linioj estas grandegaj gratitaj bestofiguroj kaj geometriaj bildoj, kiuj estis malkovritaj en 1927, kaj ili estas Monda heredaĵo protektata de Unesko. La plej konata estas tiu kun aspekto de kolibro.

Sciencistoj de la Jamagata-Universitato (Japanlando) malkovris ĉe la “nazca-linioj” kaj ĉirkaŭaĵo 142 novajn bildojn, kies antikveco situas inter 100 a.K. kaj 300 p.K., kaj alia duoncento da ili estis trovita antaŭ iom pli ol jaro.

La fakuloj aperigis la rezultojn sur la retejo de la universitato. Uzante bonkvalitegajn bildojn kaj homfaritan inteligentecon ili identigis tiujn figurojn, kiuj montras formojn pri kreskaĵoj, bestoj kaj homoj.