Kadre de la movado #metoo, malfermiĝis en Londono la Vagino-Muzeo

Dum Rejkjaviko, la regurbo de Islando, gastigas tiun Peniso-Muzeon, Londono malfermis lastsabate (la 16-an) tiun Vagino-Muzeon, kiu estas projekto celante rompi kelkajn tabuojn kadre de la ondo pri “granda soci-ŝanĝo” instigata de la movado #metoo.

En la koro de la distrikto Camden Town, ĉe la nordokcidenta parto de la brita regurbo, tiu elpendaĵo “Vagina Museum” je la fronto de antikva grenejo allogas la atenton de tieaj preterpasantoj. La muzeo estas tutmonde la unua tiaspece – tute koncernanta tiun parton de la ina korpostrukturo.

“Mi malkovris, ke muzeo dediĉata al peniso ekzistas, sed simila spaco pri vagino ne, do mi starigis ĝin”, tion diras la fondinto Florence Schechter, kiu estas konata pro tio, ke ŝi popularigas scienciajn temojn, kaj tiurilate ŝi jam aranĝis tri kelktempajn ekspoziciojn en 2017.

Tiu malgranda, senpaga faka muzeo starigita de Schechter ja ne estas ejo pri kuriozaĵoj, sed precipe didaktika ejo por ĉiuj. La unua kelktempa ekspozicio tie pritraktos “la mitojn ĉirkaŭ la vagino”.