Japanlando posedas unu vendilon po 23 loĝantoj

Vendilo estas aparato, kiu memstare vendas varojn aŭ servojn. Imagu iun uzante la vendilon de la supra bildo. Tiu ulo paŝus direkte al maŝinlumo spertante la neĝon ĉe siaj ŝuoj, malvestus la gantojn, metus la monerojn kaj per sensentaj fingroj premus la butonojn por indiki la alfanumeran kombinaĵon pri la dezirata varo. Imagu la bruon el la falanta ladbotelo. Nu, eble ĝuste tion imagis Eiji Ohashi, la fotisto kiu kaptis tiun bildon.

Per la serio de publikaĵoj “Roadside Lights” li spegulis la pejzaĵojn estiĝantajn de la multobliĝo de tiuj vendiloj. Ekzistas kvin milionoj da tiaj maŝinoj en Japanlando – tio estas unu vendilo po 23 loĝantoj. La albumo koncernas aron da fotoj pri brilaj fridujoj ĉe nekutimaj peizaĵoj: ebenaĵoj kun neĝo, dezertaj marbordoj, malplenaj kamparoj, dormantaj vulkanoj, kia tia de la bildo, nome Monto Yotei.

Japanlando aĉetos insulon por gastigi usonajn militludojn

Hodiaŭ (lunde, la 2-an) Japanlando anoncis, ke konsentiĝis je aĉeto – kontraŭ 146 milionoj da usonaj dolaroj – de neloĝata insulo ĉe la sudoriento de sia marbordo, por ke tie Usono faru militajn ekzercojn. En 2011 Tokio kaj Vaŝintono decidis translokigi iun trejnadocentron pri usonaj ĉasaviadiloj al la insulo Mageshima, troviĝanta je 30 kilometroj sudokcidente de la japana marbordo. Nuntempe Usona efektivigas aertrejnadon ĉe Iwo Jima, kiu troviĝas je 1.200 kilometroj sude de Tokio. Usono petis tiun translokiĝon asertante, ke la batalkampo Iwo Jima situas tre malproksime de sia militbazo ĉe Iwakuni, situanta okcidente de la lando, kie parkadas la ĉasaviadiloj.

La porparolanto de la japana registaro Yoshihide Suga asertis, ke post negocado inter la Ministerio de Defendo kaj la firmao posedanta la plimulton de la insulo Mageshima, je la 29-an pasintmonate (lastvendrede) estiĝis akordo por ties aĉeto. Kelkaj loĝantoj de la najbaraj insuloj esprimis maltrankvilon pro la bruado, kiun la nova aerbazo povus estigi.