Popolkonsulto ĉi-dimanĉe povos dividi Venecion en du urboj

Ĉirkaŭ 206 mil italoj estis alvokataj ĉi-dimanĉe (la 1-an) por voĉdoni en popolkonsulto, kiu povos dividi la italan urbon Venecion en du partoj. La voĉdonantoj de la tieaj 246 voĉdonaj sekcioj opinios pri la koncedo de memregeco al la distrikto Mestre, kiu estas la surtera plivastigo de la municipo Venecio.
Temas pri la kvina popolkonsulto de 40 jaroj, kaj la “neo” venkis en la tri unuaj, okazintaj en 1979, 1989 kaj 1994. En la lasta, okazinta en 2003, partoprenis la popolkonsulton nur 39% de la voĉdonantaro, kiu ne sufiĉis por ties valido.

La urbestro, Luigi Brugnaro, kontraŭas al la memstareco de Mestre. Venecio, kiu estas la regurbo de la regiono Veneto, havas entute 260 mil loĝantojn, kaj 180 mil el ili loĝas en la surtera parto.
Tiuj partianoj je disiĝo asertas, ke la “firma grundo” kaj la “lago” spertas malsamajn realojn, kaj la unua ricevas malpli da atento ol la dua, kie koncentriĝas la vidindaĵoj de Venecio. Dume, la partianoj kontraŭ la disiĝo diras, ke tio igus Venecion en loko de maljunuloj kaj turistoj, iom post iom malpli loĝata, kaj Mestre iĝus kaŝita ĉirkaŭurbo.