Pro akcidentoj kaj mortoj ĉina provinco fermis tiajn vitrajn pontojn

Celante inspektadon pri sekureco, la ĉina provinco Hebejo decidis fermi – almenaŭ provizore – tiajn pli kaj pli famajn 32 vitrajn vidindaĵojn, inkluzivante pontojn, piedirpontojn kaj belvidejojn. La vidindaĵoj troviĝas en 24 lokoj kaj estas fermataj ekde la 3-a monato 2018 laŭ CCTV, la registara ĉina TV, sed nur nun tiu ago estas oficiale konigata.

Ĉinlando spertas lastatempe ondon da tiaj vidindaĵoj tutlande, tamen multaj akcidentoj kaj eĉ du mortoj okazis. Estas entute ĉirkaŭ 2.300 vitraj pontoj, kaj laŭ la registara novaĵagentejo ECNS estas ankaŭ nekonata nombro da vitraj piedirpontoj kaj deglitejoj.

La starigado de tiaj vitraj vidindaĵoj en Ĉinlando celas la kreskantan turismadon, fare ĉu de fremduloj ĉu de ĉinoj.

Ĉinlando limigas komputilludadon al tiuj aĝantaj malpli ol 18 jaroj

La ĉina registaro anoncis la aprobon de regularo por kontraŭbatali, ĉe la plej junaj homoj, la manion trouzi tiajn komputilajn ludojn. 

Laŭ la usona retejo “Business Insider” ĉiuj junuloj kun malpli 18 jaroj estos malpermesataj ludadi de la 22-a ĝis la 8-a horo. Krome, lund-vendrede oni ne rajtos ludi dum pli ol po 90 minutoj.

Tiu nova regularo postulas, pri retaj ludoj, ke la uzantoj aliĝu kun la veraj nomoj kaj validaj identigaj dokumentoj. Estas ankaŭ limo por elspezoj, tio estas, aĉetoj kadre de la ludoj. Junuloj aĝantaj inter 8 kaj 16 jaroj rajtos elspezi maksimume sumon valoranta ĉirkaŭ 25 usonajn dolarojn.