Mortis tiu katino Lil Bub, kiu famiĝis ĉe interreto

La katino Lil Bub, kiu ekde 2011 ĉarmis multajn homojn ĉe interreto pro ĝia aparta aspekto, mortis lastdimanĉe (la 1-an) en la aĝo 8 jaroj. Laŭ ĝia posedanto, Mike Bridavsky, ĝi estis batalanta kontraŭ ostinfektado kaj neatendite mortis dum dormado.

La nekutima aspekto de tiu katino, kun mallongaj membroj kaj lango ĉiam eksterbuŝe, estis rezulto de naneco, kiu ankaŭ pravigas la kromajn fingrojn ĉe ĝiaj piedoj.

En 2015 danke al kampanjo fare de ŝatantoj la genaro de la katino estis vicrivelita, kaj tiam la esploristoj malkovris, ke ĝi estis suferanta de mutacio en la geno nomata RANK/TNFRSF11A.

Bridavsky vendadis erojn, ekzemple bildoj de Bub, kaj aranĝadis renkontojn de ŝatantoj, kaj parto de la koncernaj enspesoj estis senditaj al refuĝejoj kaj organizaĵoj prizorgantaj bestojn bezonantaj apartajn zorgojn.

Tiu katino ĉefrolis en la dokumenta filmo “Lil Bub & Friends”, kiu pritraktas la popularecon de la katoj ĉe interreto.

La mistera skribaĵo sur blanka urso

Fakuloj cerbumas pri bildoj diskonigitaj de rusaj profiloj en sociretejoj, montrante blankan urson kun la simbolo “T-34” prentrita per ŝprucigilo sur ĝia dorso. Anatoly Kochnev, kiu estas scientisto de la Norda Instituto pri Vivaĵsciencaj Aferoj konsideras preskaŭ nefarebla taskon pentri urson sen uzo de trankviligaĵo. Krome li asertas, ke bezonatas semajnoj por la malaperigo de tiu skribaĵo, kaj tio alportas problemon al la urso, kiu dependas de sia blanka hararo por ĉasadi en la neĝo kaj arktaj glaciejoj.

La koncerna filmeto estis afiŝita sur Fejsbuko, fare de iu membro de la media NRO WWF, nome Sergey Kavry, kiu asertis ricevi ĝin per vacapogrupo de la indiĝena popolo Ĉukotka. Oni ne scias la kialon de tiu simbolo. Ekzistis iu batalveturilo nomata “T-34”, nome la soveta meza tanko evoluinta dum interŝanĝo de la 1930-aj jaroj kaj la 1940-aj jaroj. Enketo okazas celante malkovri tiun farinte tiun filmeton kaj kie.

Sciencistoj pretiĝas por kloni 40.000-jaran ĉevalon

Rusaj scientistoj pretas por fari klonon de 42.000-jara ĉevalo: tiu ĉevalido, kiu estis trovita ĉe la Batagaika Kratero, orienta Siberio, preskaŭ tute prezervata, kaj per nekropsio oni konstatis, ke tiam la besto ankoraŭ estis posedanta likvan sangon ene de la koro, kaj urinon – malofetega fenomeno. Kutime la sango koaguliĝas aŭ polviĝas kun la tempopaso, tamem tiuokaze la frostiĝo evitis tion.

Tiu ĉevalido estis 2-3-monata kiam ĝi mortis, eble dronita en koto, kiu post iĝis ĉiamfrosta grundo. Nun la esploristoj esperas kloni tiun jam formortintan beston – laŭ fakuloj temas pri tiu Ĉevalo de Leno (Equus lenensis), kiu vivis en Siberio 30-40 mil jaroj antaŭe.

Trovita de tieaj loĝantoj, la fosilio estis elfosita de rusaj kaj japanaj scientistoj, kaj alporotita al la Mamuto-Muzeo, ĉe la universitato NEFU, de la rusa urbo Jakutsko.

De la 6-a ĝis la 9-a monato 2020 ĝi estos ekspoziciata en Japanlando, kadre de ekspozicio pri mamutoj.

Jen makakoj, kiuj manĝas ratojn, kiuj infestas la palmolearbojn

Laŭ artikolo aperigita sur la gazeto Current Biology – pri malkovro fare de plurlanda teamo de scientistoj – tiaj porkovostaj makakoj loĝantaj en malajziaj arbaroj profitigas la tieajn kultivistojn de palmoleo pro tio, ke ili invadas la plantejojn por ĉasadi kaj manĝegi la ratojn, kiuj estas la ĉefa plago por la palmolearbo. 

“Malkovrinte la kavojn ĉe la trunkoj de la palmolearboj, kie la ratoj rifuĝas dum la tago, grupo da porkovostaj makakoj povas kapti pli ol 3 mil ratojn jare”, tion asertas la ĉefa aŭtora de la artikolo nome Anna Holzner, de Leipzig-Universitato kaj Instituto Max Planck en Germanlando.

Malgraŭ tio, ke la makakoj ankaŭ manĝas la fruktojn de palmolearboj, tio konsistas nur el 0,56% de la tuta produktado, kontraŭ 10% pri la ratoj, kaj laŭ la aŭtoroj la vizitoj de la makakoj al la plantejoj povas redukti la kvanton de ratoj je pli ol 75%, kiu signifas redukti la perdon de 10% al 3%.

Vaŝintono adiaŭas sian amatan pandon Bei Bei

Bei Bei naskiĝis en Vaŝintono, la regurbo de Usono, kaj okaze de sia 4-jariĝo ĝi foriru al Ĉinlando, per 16-hora flugo okazonta marde (la 19-an), en aviadilo de la firmao FedEx aparte ekipata por tiu okazo.

Nuntempe pezante 114 kilogramojn ĝi estas la lasta juna granda pando ĉe la Nacia Bestoĝardeno de Smithsonian (Usono), kie li loĝas kune kun siaj gepatroj Tian Tian kaj Mei Xiang.

Marty Dearie estas inter la prizorgantoj de Bei Bei kaj klarigas, ke ĝia foriro estis planata antaŭ ĝia naskiĝo: “Nia laboro konsistas pretigi ĝin ekde ties naskiĝo por la vojaĝo al Ĉinlando, ĉar tion regulas la prunteprena kontrakto”, kadre de la tiel nomata “panda diplomatio”, per kio la azia lando pruntedonas tiajn bestojn al bestoĝardenoj tra la mondo. Kiam la foraj pandoj 4-jariĝas, tiam ili nepre transloĝiĝu al bestoprotektejoj en Ĉinlando, kie oni parigas ilin.

La fratoj de Bei Bei, nome Tai Shan kaj Bao Bao, jam estas en Ĉinlando, kaj la gepatroj restos en la usona bestoĝardeno minimume ĝis la fino de 2020.

La Nacia Bestoĝardeno aranĝis semajnon plena je eventoj por la adiaŭo al Bei Bei, kiu signifas “grandvaloran trezoron” en la mandarena lingvo.

Ĉina fotisto venkis konkurson de la londona muzeo pri natura historio

La Muzeo pri Natura Historio de Londono anoncis la 15-an pasintmonate la venkintoj de la konkurso de fotoj pri naturo nome “Wildlife Photographer of the Year 2019”. Entute en tiu evento aliĝis el 100 landoj pli ol 48 mil konkursaĵoj, kaj 18 el ili estis premiitaj laŭ diversaj kategorioj.

La ĉefa premiito estas la ĉino Yongqing Bao, kiu registris tibetan vulpon dum atako al himalaja marmoto ĉe la natura reservejo de la Montaro Ĉilian Ŝan, en Ĉinlando.

Priskribinte la foton, nomata “La Momento”, la muzeo klarigas, ke la marmoto estis surprizigita de la patrinovulpo, kiu estis posedanta tri idojn por nutri. Marmoto plenumas pli ol ses monatoj da vintra dormo en kavoj reaperante printempe kaj tiam riskas, ke ĉasantaj bestoj montriĝas al ĝi.

Oni savis hundidon kun kroma “vosto” sur la frunto

10-semajna hundido enhavanta “voston” meze de la frunto estis savita de “Mac’s Mission”, kiu estas centro pri bestoprotektado en la usona subŝtato Misurio.

La eta hundo estis nomata “Narwhal”, alude al tiu baleno de la speco narvalo, kiu ŝajnas posedi ununuran longan kornon en la kapo, tamen vere temas pri dentego.

Rochelle Steffen, kiu mastrumas la Mac’s Mission raportis al BBC, ke la eta Narwhal lastmarde (la 12-an) vizitis la bestokuraciston, kaj ikso-radia bildo montris, ke la vosto havas nek ostojn nek ligon al ajna organo. Pro tio, ke la vosteto ne kaŭzas doloron al la ido, ne estas bezono forigi ĝin pro kuraca kialo. Ĝiaj bildoj kaj filmetoj sur la fejsbukpaĝo de la centro estis multege vidataj.

Steffen asertis, ke Narwhal estas unu inter tiuj centoj da hundoj forlasitaj ĉe la kamparaj regionoj de Misurio.