Jen nova surmerkatigo: tiu pri ne tro multekosta elektra aŭtomobilo

Kontraŭ 17.700 eŭroj krom impostoj oni povas per interreto mendi tiun “Uniti One”, kiu estas elektra aŭtomobilo por urba veturado. Tiu aŭto estis desegnita de la sveda ekfirmao “Unit”, tamen ĝia disvolvado okazis en Unuiĝinta Reĝlando fare de plurlanda kunlaboro, kun partopreno de 24 firmaoj inter ili Siemens, NVidia, Haldex kaj eĉ Media Markt.

La veturilo estas 3,2 metroj longa, 600 kilogramoj peza kun tri sidlokoj – je la centra pozicio estas tiu por la stiristo, kaj malantaŭ ĝi estas du por la pasaĝeroj. Kaŝante la malantaŭaj sidlokoj oni plialtigas la kapablon de la pakaĵujo de 155 al 760 litroj.

Kun plena pilaro da 24 kWh, oni povas veturadi ĝis distanco da 300 kilometroj sen reŝargi. La elektra motoro je 67 ĈP (ĉevalpovo) ĉe la malantaŭa akso sufiĉas por 0-100 kilometra akceliĝo je bonaj 9,9 sekundoj.

Jen motorbicikletoj kun eroj de Volkswagen Tipo 1

Volkswagen Tipo 1 estis aŭtomobilo kun 1001 utiloj, kaj jen plia uzeblo. Kreeme oni ekzemple povas el ili origini interesajn motorbicikletojn. Tiurilate Brent Walter, kiu estas mikson de inventisto kun aĵofaranto, konigis sian projekton al la retejo DesignBoom.com kaj montris la fabrikprocedon sur sia retpaĝo en la socia retejo Instagramo.

Nomataj Volkspod, tiuj du etaj motorbicikloj estis faritaj kun aldono de partoj de tiu aŭto Volkswagen Tipo 1: lumoj, antaŭaj kaj postaj, kaj kunigo de kotŝirmiloj. Kun malgranda sidloko kaj motoro 79 cm3, la Volkspod iĝis du-rada veturilo tre interesa.

La veturiletoj estis pentritaj kun tiuj originaj koloroj de VW, nome betula verdo kaj paŝtela bluo. Informoj ankoraŭ ne estas pri la eblo de produktatado de tiu elpensaĵo celante surmerkatigon.