Japanlando aĉetos insulon por gastigi usonajn militludojn

Hodiaŭ (lunde, la 2-an) Japanlando anoncis, ke konsentiĝis je aĉeto – kontraŭ 146 milionoj da usonaj dolaroj – de neloĝata insulo ĉe la sudoriento de sia marbordo, por ke tie Usono faru militajn ekzercojn. En 2011 Tokio kaj Vaŝintono decidis translokigi iun trejnadocentron pri usonaj ĉasaviadiloj al la insulo Mageshima, troviĝanta je 30 kilometroj sudokcidente de la japana marbordo. Nuntempe Usona efektivigas aertrejnadon ĉe Iwo Jima, kiu troviĝas je 1.200 kilometroj sude de Tokio. Usono petis tiun translokiĝon asertante, ke la batalkampo Iwo Jima situas tre malproksime de sia militbazo ĉe Iwakuni, situanta okcidente de la lando, kie parkadas la ĉasaviadiloj.

La porparolanto de la japana registaro Yoshihide Suga asertis, ke post negocado inter la Ministerio de Defendo kaj la firmao posedanta la plimulton de la insulo Mageshima, je la 29-an pasintmonate (lastvendrede) estiĝis akordo por ties aĉeto. Kelkaj loĝantoj de la najbaraj insuloj esprimis maltrankvilon pro la bruado, kiun la nova aerbazo povus estigi.