Japanlando aĉetos insulon por gastigi usonajn militludojn

Hodiaŭ (lunde, la 2-an) Japanlando anoncis, ke konsentiĝis je aĉeto – kontraŭ 146 milionoj da usonaj dolaroj – de neloĝata insulo ĉe la sudoriento de sia marbordo, por ke tie Usono faru militajn ekzercojn. En 2011 Tokio kaj Vaŝintono decidis translokigi iun trejnadocentron pri usonaj ĉasaviadiloj al la insulo Mageshima, troviĝanta je 30 kilometroj sudokcidente de la japana marbordo. Nuntempe Usona efektivigas aertrejnadon ĉe Iwo Jima, kiu troviĝas je 1.200 kilometroj sude de Tokio. Usono petis tiun translokiĝon asertante, ke la batalkampo Iwo Jima situas tre malproksime de sia militbazo ĉe Iwakuni, situanta okcidente de la lando, kie parkadas la ĉasaviadiloj.

La porparolanto de la japana registaro Yoshihide Suga asertis, ke post negocado inter la Ministerio de Defendo kaj la firmao posedanta la plimulton de la insulo Mageshima, je la 29-an pasintmonate (lastvendrede) estiĝis akordo por ties aĉeto. Kelkaj loĝantoj de la najbaraj insuloj esprimis maltrankvilon pro la bruado, kiun la nova aerbazo povus estigi.

Popolkonsulto ĉi-dimanĉe povos dividi Venecion en du urboj

Ĉirkaŭ 206 mil italoj estis alvokataj ĉi-dimanĉe (la 1-an) por voĉdoni en popolkonsulto, kiu povos dividi la italan urbon Venecion en du partoj. La voĉdonantoj de la tieaj 246 voĉdonaj sekcioj opinios pri la koncedo de memregeco al la distrikto Mestre, kiu estas la surtera plivastigo de la municipo Venecio.
Temas pri la kvina popolkonsulto de 40 jaroj, kaj la “neo” venkis en la tri unuaj, okazintaj en 1979, 1989 kaj 1994. En la lasta, okazinta en 2003, partoprenis la popolkonsulton nur 39% de la voĉdonantaro, kiu ne sufiĉis por ties valido.

La urbestro, Luigi Brugnaro, kontraŭas al la memstareco de Mestre. Venecio, kiu estas la regurbo de la regiono Veneto, havas entute 260 mil loĝantojn, kaj 180 mil el ili loĝas en la surtera parto.
Tiuj partianoj je disiĝo asertas, ke la “firma grundo” kaj la “lago” spertas malsamajn realojn, kaj la unua ricevas malpli da atento ol la dua, kie koncentriĝas la vidindaĵoj de Venecio. Dume, la partianoj kontraŭ la disiĝo diras, ke tio igus Venecion en loko de maljunuloj kaj turistoj, iom post iom malpli loĝata, kaj Mestre iĝus kaŝita ĉirkaŭurbo.

Eks-ĉampiono pri Goo asertis, ke li emeritiĝis pro tio, ke neeblas venki la homfaritan inteligentecon

Goo estas tabulludo ludata sur tabulo kun 19×19 linioj, kun nigraj kaj blankaj rondaj ŝtonetoj. Ĝi estas tre malnova ludo deveninta el Ĉinlando, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio, kaj unu el la plej famaj ludantoj de Goo, la 36-jaraĝa sudkoreo Lee Se-dol, antaŭnelonge intervjue klarigis la kialon pri sia emeritiĝo kiel ludisto. Li estas tiu ununura homo, kiu venkis la programaron AlphaGo, farita de la firmao DeepMin (apartenanta al la firmao Guglo) surbaze de homfarita inteligentecon, kaj ege malpacile venkebla. Lee Se-dol estis 18 fojoj monda ĉampiono en tiu ludo, kaj en 2016 en aranĝita renkonto li ludis kvin fojoj kontraŭ AlphaGo, kaj li malvenkis kvar el ili. La emeritiĝo venis iom poste. Laŭ la klarigo de Lee Se-dol, li senkuraĝiĝis pro tio, ke la homfarita inteligenteco oni ne povas venki.

Li iĝis monda ĉampiono unuafoje tiam, kiam li estis nur 5-jaraĝa, kaj post sep jaroj li profesiuliĝis. Lia kariero kaj emeritiĝo estos festata venontmonate per ludo kontraŭ tiu sud-korea programaro surbaze de homfarita inteligenteco, nome HanDol, kiu jam venkis kvin el la plej bonaj ludistoj de la lando. Li kredas, ke li malvenkos, tamen “malgraŭ tio, mi ofertos mian plej bonon” tion li asertis.

Masaĉuseco iĝis la unua usona subŝtato malpermesanta la aromigitajn tabakojn

La 28-an ĉi-monate la subŝtatestro Charlie Baker (Respublikana Partio) oficiale eldonis leĝon, kiu igis Masaĉusecon la unua usona subŝtato amplekse malpermesanta la tabakon kaj la produktojn de nikotinvaporoj aromigitaj – tio koncernas ankaŭ cigaredojn, kies tabako ricevis mentolon kiel aldonaĵo, tamem tiurilate la malpermeso ekvalidos la 1-an de la 6-a monato 2020.


En la lastaj monatoj diversaj usonaj subŝtatoj eldonis regularojn celante redukti la konsumadon de aromigitaj tabakoj por junuloj, kaj kontraŭbatali la rilatantan ondon de malsanoj kaj mortoj. La subŝtato Nov-Jorko, ekzemple, difinis minimuman aĝon (21 jaroj) por la rajto aĉeti tabakon, per leĝo ekvalidinta la 13-an ĉi-monate.


“Ni estas estas faranta fortajn agojn celante garantii, ke jardekoj da progreso konkeritaj per batalado kontraŭ la dependeco de tabako ne perdiĝu, pro la uzo de elektronikaj cigaredoj fare de la pli junaj novjorkanoj”, tion informis la subŝtatestro Andrew Cuomo per komunikaĵo, kaj klarigis ankaŭ, ke por eviti la vendadon de tiuj produktoj al tiuj aĝantaj malpli ol 21 jaroj, kaj policistoj kaj laboristoj de la sana departamento, civile vestitaj, loke kontrolos la aferon. Kiu malobei tiun leĝon, tiu trafiĝu de punoj civilaj kaj krimaj.

En la aerpoluita Nov-Delhio, trinkejo vendas oksigenon

Estante plene trafita de la aerpoluado la regurbo Nov-Delhio (Hinda Unio) havas trinkejon, kiu vendas aromigitajn oksigendozojn al la loĝantaro promesante, ke ties inhalado helpas la korpon je forigo de poluaĵoj. La trinkejo proponas al la klientoj 15 minutojn da “pura aero” kontraŭ ĉirkaŭ 7 usonaj dolaroj. Inter la elektoj pri aromoj estas tiaj menta kaj lavenda.

Pro altnivela karakterizaĵo de aerpoluo Nov-Delhio suferadas, kaj tiurilate eĉ krizo-stato jam estis deklarita en tiu urbo. Tiu problemo trafas ankaŭ aliajn partojn de la lando. Laŭ esploro fare de la NRO Greenpeace kaj IQ AirVisual, kiu estas grupo en Svislando, inter tiuj 30 urboj plej poluitaj, 22 troviĝas en Hinda Unio.

Kuracistoj, tamen, dubas pri la profito el inhalado tia, kia ĝi estas farita en tiu trinkejo, ĉar la problemo tie ne koncernas la oksigennivelon, sed la kvaliton de la aero. Krome ne estas scienca pruvo pravigante la utilon de kroma oksigena inhalado.

Jen nekutima servo: simulado de la propra funebraĵo

Ĉu vi jam bildigis, kia estus via propra funebraĵo? Kaj kia estus por vi trapasi tian sperton ankoraŭ vivante? Tio povas ŝajni strangaĵo, tamen ĝuste tion jam faris pli ol 25 mil homoj en Sud-Korelando. Ili paroprenis falsajn kolektivajn funebraĵojn, kies celo estas valorigi la vivon, laŭ ili.

“Ni ĉiuj gravas, kaj mortinte, ni lasas malĝojan malplenon ĉe la vivo de aliaj homoj. Mi volas, ke ĉiuj komprenu, ke ni estas pli feliĉa tiam, kiam ni vivas spertante la estantecon”, tion dias la 28-jaraĝa studanto Choi Jin-Kyu, kiu jam partoprenis tiun simuladon.

Dum la “falsa funebfraĵo” la partoprenantoj skribas siajn lastajn dezirojn kaj testamenton. Poste ili kuŝiĝas en siaj ĉerkoj. La kovriloj fermiĝas kaj ili restas ene kuŝitaj en tuta mallumo dum 10 minutojn. Tiu servo estas senpaga.

Sciencistoj pretiĝas por kloni 40.000-jaran ĉevalon

Rusaj scientistoj pretas por fari klonon de 42.000-jara ĉevalo: tiu ĉevalido, kiu estis trovita ĉe la Batagaika Kratero, orienta Siberio, preskaŭ tute prezervata, kaj per nekropsio oni konstatis, ke tiam la besto ankoraŭ estis posedanta likvan sangon ene de la koro, kaj urinon – malofetega fenomeno. Kutime la sango koaguliĝas aŭ polviĝas kun la tempopaso, tamem tiuokaze la frostiĝo evitis tion.

Tiu ĉevalido estis 2-3-monata kiam ĝi mortis, eble dronita en koto, kiu post iĝis ĉiamfrosta grundo. Nun la esploristoj esperas kloni tiun jam formortintan beston – laŭ fakuloj temas pri tiu Ĉevalo de Leno (Equus lenensis), kiu vivis en Siberio 30-40 mil jaroj antaŭe.

Trovita de tieaj loĝantoj, la fosilio estis elfosita de rusaj kaj japanaj scientistoj, kaj alporotita al la Mamuto-Muzeo, ĉe la universitato NEFU, de la rusa urbo Jakutsko.

De la 6-a ĝis la 9-a monato 2020 ĝi estos ekspoziciata en Japanlando, kadre de ekspozicio pri mamutoj.

Pro akcidentoj kaj mortoj ĉina provinco fermis tiajn vitrajn pontojn

Celante inspektadon pri sekureco, la ĉina provinco Hebejo decidis fermi – almenaŭ provizore – tiajn pli kaj pli famajn 32 vitrajn vidindaĵojn, inkluzivante pontojn, piedirpontojn kaj belvidejojn. La vidindaĵoj troviĝas en 24 lokoj kaj estas fermataj ekde la 3-a monato 2018 laŭ CCTV, la registara ĉina TV, sed nur nun tiu ago estas oficiale konigata.

Ĉinlando spertas lastatempe ondon da tiaj vidindaĵoj tutlande, tamen multaj akcidentoj kaj eĉ du mortoj okazis. Estas entute ĉirkaŭ 2.300 vitraj pontoj, kaj laŭ la registara novaĵagentejo ECNS estas ankaŭ nekonata nombro da vitraj piedirpontoj kaj deglitejoj.

La starigado de tiaj vitraj vidindaĵoj en Ĉinlando celas la kreskantan turismadon, fare ĉu de fremduloj ĉu de ĉinoj.

Brita patrino anoncis, ke atendas sian 22-an idon

La familio Radford, konata kiel “tia plej granda en Unuiĝinta Reĝlando”, baldaŭ pligrandiĝos: la patrino Sue Radford anoncis, ke ŝi kaj ŝia edzo Noel atendas sian 22-an filon, tion pasintmonate raportis la retejo de la gazeto “Independent”, kaj la televidkanalo “Sky News”.

Sue Radford, kiu estas 44-jaraĝa asertis, ke ŝi troviĝas preskaŭ en la 15-a semajno de la gravedeco, kaj naskos la infaneton eble je la 4-a monato 2020. Ŝi naskis sian unuan filon, nome “Cris”, je la 5-a monato 1989, kaj tiam ŝi estis 14-jaraĝa. La lasta infano naskis pasintjare, nome “Bonnie Raye”.

Entute Sue kaj Noel havas la gefilojn: Chris, 30 jaraĝa, Sophie, 25, Chloe, 23, Jack, 22, Daniel, 20, Luke, 18 Millie, 17, Katie, 16, James, 15, Ellie, 14, Aimee, 13, Josh, 12, Max, 11, Tillie, 9, Oscar, 7, Casper, 6, Hallie, 3, Phoebe, 2, Archie, 1, Bonnie Raye, 0. Krome, en 2014 Sue spertis 23-semajnan gravedecon, de la knabo Alfie, kiu naskiĝis mortinta.