En la aerpoluita Nov-Delhio, trinkejo vendas oksigenon

Estante plene trafita de la aerpoluado la regurbo Nov-Delhio (Hinda Unio) havas trinkejon, kiu vendas aromigitajn oksigendozojn al la loĝantaro promesante, ke ties inhalado helpas la korpon je forigo de poluaĵoj. La trinkejo proponas al la klientoj 15 minutojn da “pura aero” kontraŭ ĉirkaŭ 7 usonaj dolaroj. Inter la elektoj pri aromoj estas tiaj menta kaj lavenda.

Pro altnivela karakterizaĵo de aerpoluo Nov-Delhio suferadas, kaj tiurilate eĉ krizo-stato jam estis deklarita en tiu urbo. Tiu problemo trafas ankaŭ aliajn partojn de la lando. Laŭ esploro fare de la NRO Greenpeace kaj IQ AirVisual, kiu estas grupo en Svislando, inter tiuj 30 urboj plej poluitaj, 22 troviĝas en Hinda Unio.

Kuracistoj, tamen, dubas pri la profito el inhalado tia, kia ĝi estas farita en tiu trinkejo, ĉar la problemo tie ne koncernas la oksigennivelon, sed la kvaliton de la aero. Krome ne estas scienca pruvo pravigante la utilon de kroma oksigena inhalado.