Ĉu la senco?

La nokto venis

nigra

por forporti de mi la bonon

kaj la tago ne estos

tago

ĉar ĝi lumos false ĝoja

sur la dismalfermitaj pordoj

de l’ doloro.

Kvin lunoj da sufero

pentris la malbonecon

de l’ homoj

sur la tolo de mia koro

sanganta

kaj la ruĝo forfluanta

ruĝigas ĉiun scenon

de ĉi tiu teatraĵo.

Revoj sen flugiloj

sufokiĝas sub la cindro

de l’ espero brulinta

kaj detruita.

Kial naskiĝi?

Kial vivi?

Kial morti?

Kial ĉio?

Por la utilo, por la konstruo, por la plenumo…

de l’ nenio.

Tiberio Madonna

Vi povas legi ĝin ankaŭ en mia blogo: http://pomojverdaj.blogspot.com/2019/11/cu-la-senco.html