LA LASTA LECIONO (A. Daudet)

ALPHONSE DAUDET (1840-1897)

Mi kore dankas al DOROTA, ANJO, TJERI, GINETTE, MACIEJ kaj MICHEL pro ilia amika helpo!




Alphonse DAUDET : LA LASTA LECIONO

(el “LUNDAJ RAKONTOJ” – 1873 – Unua parto : “Fantazio kaj Historio”)


Tiun matenon, mi tre malfruis por iri al la lernejo, kaj mi vere timis ricevi admonon, despli ke sinjoro Hamel diris al ni, ke li pridemandos pri participoj, kaj pri tiuj nenion mi sciis.

Dum momento, mi pripensis : ĉu mi malĉeestos la lecionon kaj trakuros la kampojn?

La vetero estis tiom varma, tiom suna!

Oni aŭdis la merlojn fajfi ĉe la rando de l’ arbaro; kaj en la herbejo Rippert, malantaŭ la segejo, la Prusoj trejnadis sin. Ĉio tio allogis min multe pli ol la regulo de l’ participoj; sed mi rezistis kaj rapide kuris al la lernejo.

Preterpasante la urbodomon, mi vidis, ke homamaso haltis antaŭ la eta kradaĵo por la afiŝado. De du jaroj, el tie alvenis ĉiuj malbonaj novaĵoj : la perditaj bataloj, la rekvizicioj, la ordonoj de la “komandantur” (milit-komandejo); kaj sen halti, mi pensis:
“Kio ankoraŭ okazas?”

Tiam, dum mi trakuris la placon, la forĝisto Wachter, kiu troviĝis tie kun sia metilernanto por legi la afiŝon, kriis al mi :
“Ne tiel rapidu, etulo! Vi ja sufiĉe frue alvenos al via lernejo!”

Mi kredis, ke li primokas min, kaj mi tute senspire eniris en la korton de sinjoro Hamel.

En la komenco de la kurso, bruego aŭdiĝis kutime ĝis sur la strato : la pupitroj malfermitaj kaj fermitaj, la lecionoj, kiujn oni kune rediris, kun la oreloj ŝtopitaj por pli bone lerni, kaj la dikan liniilon de l’ instruisto, kiu frapis la tablojn :
“Iom da silento!”

Mi kalkulis kun tiu forta bruo por nevidate iri al mia benko, sed ĝuste tiun tagon ĉio estis trankvila kiel dimanĉan matenon.

Tra la malfermita fenestro, mi vidis miajn kamaradojn jam viciĝintajn ĉe siaj sidlokoj, kaj sinjoron Hamel, kiu iris kaj revenis kun la terura liniilo el fero sub la brako.
Necesis malfermi la pordon kaj eniri meze de tiu granda silento.

Imagu, kiom mi ruĝiĝis kaj timis!

Sed ne!… sinjoro Hamel senkolere rigardis min kaj dolĉe diris al mi :
“Rapidu al via sidloko, mia eta Franz. Ni estis komencontaj sen vi.”
Mi superpaŝis mian benkon kaj tuj sidiĝis ĉe mia pupitro.

Nur tiam, iom kvietiĝinte, mi rimarkis, ke nia instruisto surportis sian belan verdan redingoton, sian fajne falditan ĵaboton kaj la vertoĉapon el nigra brodita silko, kiujn li surmetis nur la tagojn de inspektado aŭ disdonado de la premioj.

Fakte, la tuta kurso ŝajnis eksterordinara kaj solena. Sed kio plej mirigis min, estis en la fundo de la klasĉambro, kiam, sur la kutime senhomaj benkoj, mi vidis kelkajn vilaĝanojn, kiuj sidis kaj silentis kiel ni : la maljunan Hauser kun sia trikorna ĉapelo, la eksurbestron, la eksleterportiston, kaj pliajn aliajn personojn.

Ili ĉiuj aspektis tristaj, kaj Hauser estis kunpreninta sian abocolibron kun ties eluzitaj randoj, kiun li tenis plene malfermita sur la genuoj, kun siaj dikaj okulvitroj oblikve metitaj sur la paĝoj.

Dum ĉio tio mirigis min, sinjoro Hamel supreniris sur sian katedron kaj, kun la sama dolĉa voĉo per kiu li bonvenigis min, li diris al ni:

“Infanoj miaj, la lastan fojon mi faras kurson al vi… De Berlino alvenis la ordono instrui nur la germanan en la lernejoj de Alzacio kaj Loreno… La nova instruisto alvenos morgaŭ. Estas hodiaŭ via lasta leciono pri la franca. Mi petas, ke vi estu tre atentemaj.”

Tiuj kelkaj eldiritaj paroloj emociigis min. Ha! la fiuloj! jen tio, kion ili afiŝis ĉe la urbodomo!

Tio estis mia lasta leciono pri la franca!… kaj mi apenaŭ sciis skribi! Neniam plu mi lernos! Necesos do, ke de tiam mi haltu la lernadon…

Kiom mi riproĉis al mi tiam la perditan tempon, la kursojn mankitajn por serĉi nestojn aŭ fari glitadojn sur la rivereto Saar! *

Miaj libroj, kiujn antaŭ momento, mi opiniis tiel tedaj, tiel pezaj por porti, mia gramatiko, mia sankta historio, ĉiuj aspektis tiam kiel malnovaj amikoj, kiujn mi forlasos kun granda ĉagreno.


* Saar : flankrivereto de la rivero Mozelo (kompreneble frostigita tiam).

Same estis pri sinjoro Hamel.
Tiuj pensoj, ke li foriros, ke mi ne plu vidos lin, forgesigis al mi la punojn kaj la batojn per la liniilo.

Kia kompatinda homo!

Estis honore al tiu lasta kurso, ke li surmetis tiujn dimanĉajn vestaĵojn, kaj tiam mi komprenis, kial tiuj vilaĝaj maljunuloj venis sidiĝi en la fundon de la klasĉambro. Ili ŝajne esprimis tiel sian bedaŭron, ke ili ne pli ofte venis en la lernejon. Iel, tio ankaŭ estis maniero danki nian instruiston pro liaj kvardek jaroj da bonaj servoj, kaj plenumi siajn devojn al la malaperanta patrujo.

Tie mi estis en miaj pripensoj, kiam mi aŭdis, ke oni vokis mian nomon.
Alvenis tiam mia vico por reciti.

Kion mi ne estus doninta por povi komplete rediri tiun regulon pri la participoj, laŭte kaj klare, senerare! Sed mi konfuziĝis jam de la unuaj vortoj, kaj daŭre staris svingiĝante ĉe mia benko, korpreme, kaj mi ne aŭdacis levi la kapon.

Mi aŭdis sinjoron Hamel, kiu parolis al mi:
“Mi ne admonos vin, mia eta Franz, ĉar vi jam estas sufiĉe punita… Tiel estas!… Ĉiutage oni diras al si: “Nu! Mi havas ja tempon! Mi lernos morgaŭ!”… kaj vidu tion, kio okazas!… Ha! Tio estis granda malfeliĉo de nia Alzaco : ĉiam prokrasti sian instruadon je morgaŭ… Nun, tiuj uloj rajtas diri al ni : “Nu, vi pretendis esti francoj kaj vi scipovas nek legi nek skribi vian lingvon!”… Pri ĉio tio, mia povra Franz, ne vi mem plej kulpas; ĉiu el ni havas ja sian parton da memriproĉoj..

“Viaj gepatroj ne sufiĉe zorgis, ke vi instruiĝu. Ili preferis sendi vin labori en la kampoj aŭ la ŝpinejo por ricevi kelkajn pliajn groŝojn…
“Ĉu mi mem havas nenion riproĉindan?
“Ĉu mi mem ne ofte petis, ke vi akvumu mian ĝardenon anstataŭ lerni?…
“Kaj kiam mi deziris iri fiŝkapti trutojn, ĉu mi ĝenis min por lasi vin ferii?…”

Tiam, unu aferon post la alia, sinjoro Hamel komencis paroli pri la franca lingvo, dirante, ke ĝi estas la plej bela lingvo en la mondo, la plej klara, la plej solida; ke necesas ĝin gardi inter ni kaj neniam forgesi. Ĉar kiam popolo sklaviĝas, tiom longe ĝi bone tenas sian lingvon, tio estas kvazaŭ ĝi havus la ŝlosilon de sia malliberejo... *

Poste, li ekprenis gramatikon kaj voĉlegis nian lecionon. Mirigis min senti, kiom multe mi komprenis. Ĉio, kion li diris, ŝajnis al mi facila, tre facila. Mi ankaŭ opinias, ke oni neniam tiel bone aŭskultis, kaj ke ankaŭ li neniam montriĝis tiel paciencema en siaj klarigoj.
Ŝajnis kvazaŭ la kompatinda viro, antaŭ ol foriri, dezirus donaci al ni sian tutan scipovon kaj enirigi ĝin en niajn kapojn je nur unu fojo.

Fine de la leciono, oni turnis sin al la skribado.

Por tiu tago, sinjoro Hamel jam preparis tute novajn ekzemplojn, skribitajn per belaj rondaj literoj :
France – Alsace – France – Alsace.

Tio aspektis kiel etaj flagoj flagrante ĉie ĉirkaŭ la klasĉambro, alkroĉitaj al la stangetoj de niaj pupitroj.
Impresis vidi kiel ĉiu koncentriĝis, kaj en kia silento!
Aŭdiĝis nur la grincado de la plumoj sur la papero.

Unu momenton eniris majskaraboj, sed ĉiuj preteratentis ilin, eĉ la plej etaj, kiuj koncentriĝis por desegni siajn strekojn, kore, konscience, kvazaŭ ĉio tio estus la franca lingvo.

Sur la tegmento de la lernejo, kolomboj mallaŭte kveris, kaj aŭskultante ilin, mi diris al mi : “Ĉu ankaŭ tiujn oni devigos kanti en la germana?”

De tempo al tempo, kiam mi levis la okulojn super miajn paĝojn, mi vidis sinjoron Hamel, kiu, senmova en sia katedro, fikse rigardis la aĵojn ĉirkaŭ li, kvazaŭ li volus kunpreni en la rigardo sian tutan lernej-dometon.

Imagu! de kvardek jaroj li troviĝis tie en la sama loko, kun la korto kaj la klasĉambro ĉiam similaj antaŭ li.

Tamen la benkoj kaj la pupitroj poluriĝis, frotitaj pro la uzado; la juglandarboj de la korto kreskiĝis, kaj la lupolo, kiun li mem iam plantis, ornamis per girlandoj la fenestrojn ĝis la tegmento.

Kia korpremateco tio certe estis por tiu kompatindulo : forlasi ĉiujn tiujn aĵojn kaj aŭdi sian fratinon iri kaj reveni en la supra ĉambro, fermantan la kofrojn, ĉar ili devis foriri la morgaŭon kaj forlasi sian landon por ĉiam!…

Tamen li kuraĝis daŭrigi sian kurson ĝisfine.
Post la skribado, mi havis mian lecionon pri historio.
Poste, la etuloj ĉiuj kune kantis : BA BE BI BO BU.

Tie for, en la fundo de la klasĉambro, la maljunulo Hauser surmetis siajn okulvitrojn kaj, tenante ambaŭmane sian abocon, li literumis la literojn samtempe kun ili.
Videblis, ke ankaŭ li koncentriĝis; lia voĉo tremetis pro la emocio; kaj estis tiel amuze aŭdi lin, ke ni ĉiuj emis ridi kaj plori.

Ha! mi memoros tiun lastan lecionon!

Subite, la horloĝo de la preĝejo sonis la tagmezon kaj la anĝeluson.

Samtempe la trumpetoj de la prusoj, kiuj revenis de l’ ekzercado, sonegis sub niaj fenestroj. …

Tute pala, sinjoro Hamel stariĝis en sia katedro. Neniam li ŝajnis al mi tiom altstatura.

“Miaj amikoj… ” li diris, “miaj amikoj, mi… mi…”
Sed io sufokigis lin. Li ne sukcesis fini sian frazon.

Tiam li returne turnis sin al la skribtablo, ekprenis pecon da kreto kaj, premante per siaj tutaj fortoj, li skribis tiom larĝe, kiel li povis :
VIVE LA FRANCE!

Poste, li restis tie, kun la kapo apogita kontraŭ la muro, kaj, sen paroli, li mansignis al ni :
“Tio estas finita… Foriru…”


* « S’il tient sa langue, il tient la clé qui de ses chaînes le délivre. » citaĵo de
Frédéric Mistral (franca verkisto, kiu skribis en la provenca lingvo).


FINO