La Sueza Kanalo 150-jariĝis minacata de senglacia arkta vojo

La Sueza Kanalo estas marnivela kanalo aŭ akvovojo en Egiptolando, kiu ligas la Mediteraneon (ĉe Port Said) kaj Ruĝan Maron (ĉe Suezo). En longo de 163 km ĝi transas 113 km larĝan Suezan Terkolon. 

Ĝi estis konstruita inter 1859 kaj 1869 de franca entrepreno gvidata de Ferdinand de Lesseps (1805–1894). La kanalo apartenis al la registaroj de Egiptolando kaj Francolando.

Oni taksas, ke 1,5 milionoj da egiptoj laboris ĉe la kanalo kaj ke 125.000 mortis, ĉefe pro ĥolero.

La kanalo estis inaŭgurita la 16-an de novembro 1869 per opero Rigoletto de Giuseppe Verdi, kiu mem ĝin direktis, kaj inter la gastoj estis multaj “kronitaj kapoj”.

Nuntempe tiu Sueza Vojo estas trafata de konkurantoj, unuflanke estas la Panama kanalo en Ameriko, kaj aliflanke tiu Arkta Vojo (aŭ nordorienta), kiu proponas alternativon al la grandaj firmaoj pri ŝarĝa ŝipveturado.

Ĉefe pro la okazanta degelado proksime al la norda poluso, eble kaŭzata de la tutmonda varmiĝo, oni povas ekzemple ŝpari 7 mil kilometrojn en vojaĝo de kontenerŝipo inter Jokohamo (Japanlando) kaj  la nederlanda haveno ĉe Roterdamo. Anstataŭ 20.700 kilometroj en iu direkto la ŝipoj veturas tra 13.600 en la kontraŭa direkto, kaj tio koncernas konsiderindan reduktiĝon de kostojn allogante landojn kiel Ĉinlando, Japanlando, Sudkorelando kaj Ruslando.