Spertante froston da -34ºC, 5-jaraĝa knabo savis sin kaj sian fraton en Alasko

Infano aĝanta 5 jaroj, surhavante nur ŝtrumpojn kaj malpezaj vestojn, kunportis infaneton aĝanta 18 monatoj kaj piediris ĉirkaŭ 800 metroj spertante subnulan temperaturon en la regiono Yukon Flats, centre de la usona subŝtato Alasko. Laŭ komunkaĵo de la departamento pri publika sekureco, manko de elektra energio lastmarde (la 3-an) malŝaltis la varmigilon ĉe la knabo, kiu foriris el sia hejmo kune kun sia frateto celante trafi la plej proksiman najbaron, en la fora vilaĝeto Venetie, loĝata de 166 homoj. Tiam la temperaturo estis -34 celsiaj gradoj kaj ili estis sole en la domo.

Alveninte ĉe la najbaro ili estis posedantaj vundojn kaŭzataj de la frosto dum la vojirado, kaj tiam la najbaroj alvokis la aŭtoritatojn kaj la polico sendis aviadilon al la vilaĝeto por savi la infanojn. Enketo identigis la 37-jaraĝan virinon Julie Peter, kiu estis malliberigita kaj sendita al la urbo Fairbanks, akuzita pri forlaso de malplenkreskuloj. La polico ne klarigis, se tiu virino estas parenco de la infanoj aŭ nur leĝa respondeculo.

Ĉe artfoiro vizitanto manĝis bananon de artaĵo, kiu estis vendita kontraŭ USD120 mil

Nomata “The Comedian” (La Komediisto), la artaĵo de la italo Maurizio Cattelan iĝis tutmonda novaĵo. Ĝi konsistas el banano gluita per glubendo sur muro, reprezentas la “tutmondan komercon”, kaj estis ekspoziciata ekde vendrede (la 6-an) ĉe la eksponbudo de la artgalerio Perrotin, kadre de la artforiro “Art Basel Miami Beach” en Miamo (Usono).

Sabate (la 7-an) vizitante la ekspozicion, alia artisto nome la novjorkano David Datuna senŝeligis kaj manĝis la bananon de tiu verko, antaŭ la tiea publiko dirante, ke tiam li estis rolanta artan prezenton nomata de li “Malsata artisto”, kaj sur la sociretejo Instragramo li skribis ĉe filmeto afiŝita de li tiurilate: “mi ŝategas la laboron de Maurizio Cattelan kaj tiu artaĵo. Ĝi estas tre bongusta”.

Laŭ BBC tiu artaĵo posedas garantiatestilon, kiu permesas al la posedantoj anstataŭi la bananon. “Datuna ne detruis la verkon. La banano estas ideo” tion asertis al la gazeto “Miami Herald” la estro pri pubkilaj rilatoj de la muzeo, nome Lucien Terras. Alia banano jam estis metita je tiu artaĵo, kaj la artgalerio planas nenian agon kontraŭ la manĝinta artisto.

Ĉe Antarkto turistoj serĉas la “lastan limon”

Nek palmoj nek delikata sablo… duonnudaj korpoj enakviĝas ĉe frostakvo antaŭ pingvenoj – Antarkto iĝas ludejo por turistoj, sub risko de akceligi sian “metamorfozon”. Profitante la soifon pri novspertoj de bonhava klientaro, kiu estas trafata de urĝa sento por malkovri regionojn minacataj de klimatŝanĝo, la vojaĝoj per plezurkrozoŝipo pli kaj pli celas aventurojn ĉe foraj kaj sovaĝaj ejoj.

Kiel kontinento kun multaj superlativoj – tiaj plej frosta, plej venta, plej seka, plej fora, plej dezerta, plej malgastema – Antarkto estas privilegia celo. Multoj konsideras ĝin tia lasta limo, kiu indas je vizito antaŭ la malapero de ĝia hodiaŭa konsisto.
Pasintmonate la plezurkrozoŝipo Roald Amundsen, enhavante 430 pasaĝerojn, iĝis la unua kun hibrida motoro trapasanta la Antarkta Oceano.

Japanlando posedas unu vendilon po 23 loĝantoj

Vendilo estas aparato, kiu memstare vendas varojn aŭ servojn. Imagu iun uzante la vendilon de la supra bildo. Tiu ulo paŝus direkte al maŝinlumo spertante la neĝon ĉe siaj ŝuoj, malvestus la gantojn, metus la monerojn kaj per sensentaj fingroj premus la butonojn por indiki la alfanumeran kombinaĵon pri la dezirata varo. Imagu la bruon el la falanta ladbotelo. Nu, eble ĝuste tion imagis Eiji Ohashi, la fotisto kiu kaptis tiun bildon.

Per la serio de publikaĵoj “Roadside Lights” li spegulis la pejzaĵojn estiĝantajn de la multobliĝo de tiuj vendiloj. Ekzistas kvin milionoj da tiaj maŝinoj en Japanlando – tio estas unu vendilo po 23 loĝantoj. La albumo koncernas aron da fotoj pri brilaj fridujoj ĉe nekutimaj peizaĵoj: ebenaĵoj kun neĝo, dezertaj marbordoj, malplenaj kamparoj, dormantaj vulkanoj, kia tia de la bildo, nome Monto Yotei.

Mortis tiu katino Lil Bub, kiu famiĝis ĉe interreto

La katino Lil Bub, kiu ekde 2011 ĉarmis multajn homojn ĉe interreto pro ĝia aparta aspekto, mortis lastdimanĉe (la 1-an) en la aĝo 8 jaroj. Laŭ ĝia posedanto, Mike Bridavsky, ĝi estis batalanta kontraŭ ostinfektado kaj neatendite mortis dum dormado.

La nekutima aspekto de tiu katino, kun mallongaj membroj kaj lango ĉiam eksterbuŝe, estis rezulto de naneco, kiu ankaŭ pravigas la kromajn fingrojn ĉe ĝiaj piedoj.

En 2015 danke al kampanjo fare de ŝatantoj la genaro de la katino estis vicrivelita, kaj tiam la esploristoj malkovris, ke ĝi estis suferanta de mutacio en la geno nomata RANK/TNFRSF11A.

Bridavsky vendadis erojn, ekzemple bildoj de Bub, kaj aranĝadis renkontojn de ŝatantoj, kaj parto de la koncernaj enspesoj estis senditaj al refuĝejoj kaj organizaĵoj prizorgantaj bestojn bezonantaj apartajn zorgojn.

Tiu katino ĉefrolis en la dokumenta filmo “Lil Bub & Friends”, kiu pritraktas la popularecon de la katoj ĉe interreto.

La mistera skribaĵo sur blanka urso

Fakuloj cerbumas pri bildoj diskonigitaj de rusaj profiloj en sociretejoj, montrante blankan urson kun la simbolo “T-34” prentrita per ŝprucigilo sur ĝia dorso. Anatoly Kochnev, kiu estas scientisto de la Norda Instituto pri Vivaĵsciencaj Aferoj konsideras preskaŭ nefarebla taskon pentri urson sen uzo de trankviligaĵo. Krome li asertas, ke bezonatas semajnoj por la malaperigo de tiu skribaĵo, kaj tio alportas problemon al la urso, kiu dependas de sia blanka hararo por ĉasadi en la neĝo kaj arktaj glaciejoj.

La koncerna filmeto estis afiŝita sur Fejsbuko, fare de iu membro de la media NRO WWF, nome Sergey Kavry, kiu asertis ricevi ĝin per vacapogrupo de la indiĝena popolo Ĉukotka. Oni ne scias la kialon de tiu simbolo. Ekzistis iu batalveturilo nomata “T-34”, nome la soveta meza tanko evoluinta dum interŝanĝo de la 1930-aj jaroj kaj la 1940-aj jaroj. Enketo okazas celante malkovri tiun farinte tiun filmeton kaj kie.

La brazila registaro proponas, ke urboj kun ĝis 5 mil loĝantoj aneksiĝu al najbaraj municipoj

Pasintmonate la brazila registaro sendis al la parlamento tri proponojn por konstitucia ŝanĝo (PEC, laŭ portugallingva mallongigo), kaj unu el ili koncernas la aneksiĝon al najbaraj municipoj tiuj urboj loĝataj de ĝis 5 mil homoj kaj spertanta propran enspezon malpli ol 10% de la tuta enspezaro. 

Laŭ la Ministerio pri Ekonomiko nuntempe ekzistas 1.254 municipoj kiuj estus aneksitaj de najbaroj, laŭ la propono. Entute la lando konsistas en 5.570 municipoj.

Rafaelo Abritta, speciala asesoro de la ministro klarigis, ke laŭ la propono en 2023 oni identigus la municipojn, en 2024 tiuj identigitaj ne efektivigus la lokajn voĉdonadojn kaj en 2025 ili estus aneksitaj de aliaj municipoj. Iu municipo povos aneksigi maksimume tri apudajn municipojn.

La ministro Paulo Guedes asertis, ke tiu propono postulas politikan decidon, farota de la parlamento.

Japanlando aĉetos insulon por gastigi usonajn militludojn

Hodiaŭ (lunde, la 2-an) Japanlando anoncis, ke konsentiĝis je aĉeto – kontraŭ 146 milionoj da usonaj dolaroj – de neloĝata insulo ĉe la sudoriento de sia marbordo, por ke tie Usono faru militajn ekzercojn. En 2011 Tokio kaj Vaŝintono decidis translokigi iun trejnadocentron pri usonaj ĉasaviadiloj al la insulo Mageshima, troviĝanta je 30 kilometroj sudokcidente de la japana marbordo. Nuntempe Usona efektivigas aertrejnadon ĉe Iwo Jima, kiu troviĝas je 1.200 kilometroj sude de Tokio. Usono petis tiun translokiĝon asertante, ke la batalkampo Iwo Jima situas tre malproksime de sia militbazo ĉe Iwakuni, situanta okcidente de la lando, kie parkadas la ĉasaviadiloj.

La porparolanto de la japana registaro Yoshihide Suga asertis, ke post negocado inter la Ministerio de Defendo kaj la firmao posedanta la plimulton de la insulo Mageshima, je la 29-an pasintmonate (lastvendrede) estiĝis akordo por ties aĉeto. Kelkaj loĝantoj de la najbaraj insuloj esprimis maltrankvilon pro la bruado, kiun la nova aerbazo povus estigi.

Popolkonsulto ĉi-dimanĉe povos dividi Venecion en du urboj

Ĉirkaŭ 206 mil italoj estis alvokataj ĉi-dimanĉe (la 1-an) por voĉdoni en popolkonsulto, kiu povos dividi la italan urbon Venecion en du partoj. La voĉdonantoj de la tieaj 246 voĉdonaj sekcioj opinios pri la koncedo de memregeco al la distrikto Mestre, kiu estas la surtera plivastigo de la municipo Venecio.
Temas pri la kvina popolkonsulto de 40 jaroj, kaj la “neo” venkis en la tri unuaj, okazintaj en 1979, 1989 kaj 1994. En la lasta, okazinta en 2003, partoprenis la popolkonsulton nur 39% de la voĉdonantaro, kiu ne sufiĉis por ties valido.

La urbestro, Luigi Brugnaro, kontraŭas al la memstareco de Mestre. Venecio, kiu estas la regurbo de la regiono Veneto, havas entute 260 mil loĝantojn, kaj 180 mil el ili loĝas en la surtera parto.
Tiuj partianoj je disiĝo asertas, ke la “firma grundo” kaj la “lago” spertas malsamajn realojn, kaj la unua ricevas malpli da atento ol la dua, kie koncentriĝas la vidindaĵoj de Venecio. Dume, la partianoj kontraŭ la disiĝo diras, ke tio igus Venecion en loko de maljunuloj kaj turistoj, iom post iom malpli loĝata, kaj Mestre iĝus kaŝita ĉirkaŭurbo.